Pandunia
sal, dunia! – Saluton, mondo!
Bonvenon al lerni pri Pandunia, la helpanta lingvo por internacia komerco kaj amikeco.

Bildo de Freepik
Kio estas Pandunia?
Pandunia estas simpla helpa mondlingvo kiu helpas homojn interparoli kiam ili ne havas iun alian komunan lingvon.
Ĉiuj vortoj de Pandunia estas internaciaj. La bazaj vortoj de Pandunia estas similaj al anglaj vortoj (sed ofte ankaŭ al alidevenaj vortoj), kaj la aliaj vortoj venas el aliaj internacie gravaj lingvoj, ekz. la franca, hispana, japana, ĉina, rusa, araba, hindia kaj la sŭahila.
Pandunia estas plimalpli interkomprenebla kun la angla en la baza nivelo. Do vi povas uzi Pandunian jam nun ĉie en la mondo kie la angla estas komprenita ekz. por rezervi hotelĉambron, akiri taksion, aĉeti memoraĵojn, kaj fari multajn aliajn aferojn.
Pandunia estas multe pli simpla por lerni ol la angla kaj aliaj naturaj internaciaj lingvoj ĉar ĝi estas regula kaj simpla. Ĝi ne enhavas nenecesajn regulojn, kiujn vi nur devus scii. Pandunia estas tiom simpla, ke ĝi baze enhavas nur dek regulojn. Ĉiuj povas lerni Pandunian ĝis bona nivelo en mallonga tempo! Pandunia estus bonega internacia lingvo ĉar ĝi povus plibonigi internacian komunikadon tra la mondo. Estus pli bone paroli bonan Pandunian ol malbonan anglan.
Lernu ĝin tuj!
Pandunia estas skribata en la latina (t.e. angla!) alfabeto:
A B C Ch D E F G H I J K L M N O P R S Sh T U V X Y Z
Ĉiuj literoj estas prononcata preskaŭ same kiel en Esperanto escepte: ch = ĉ, sh = ŝ, j = ĝ, x = ks, y = j.
La litero e povus esti prononcata kiel meza vokalo /ə/ en neakcentitaj silaboj.
La skribsistemo de Pandunia estas preskaŭ laŭsona. Unu sono = unu litero.
Oni akcentas la unuan silabon en mallongaj vortoj kaj la duan silabon en pli longaj vortoj.
mülti hóm póte báshe pandunia na dunia.
– Multaj homoj povas paroli la pandunian en la mondo.
Vortoj neniam ŝanĝiĝas en Pandunia. Ili ne fleksias laŭ nombroj, kazoj, genroj, personoj, tempoj, ktp.
La normala vortordo estas subjekto–verbo–objekto.
mi ame tu.
– Mi amas vin.
Demandoj enhavas la saman vortordon.
tu ame ke?
– Kiun vi amas?
tu ame mi, he?
– Ĉu vi amas min?
Singularo kaj pluralo estas indikita per nombrovortoj.
buk
– unu aŭ multaj libroj
un buk
– (unu) libro
du buk
– du libroj
tri buk
– tri libroj
multi buk
– multaj libroj
Oni komparas adjektivojn kaj adverbojn per helpantaj vortoj: max – pli; min – malpli; ka – ol; kaj par – tiom kiel.
mi es max hao ka tu.
– Mi estas pli bona ol vi.
no, tu es par hao ka mi.
– Ne, mi estas tiom bona kiel vi.
ho loge max rapid ka tu.
– Li aŭ ŝi parolas pli rapide ol vi.
Tempo estas indikata per helpantaj verboj:
pas
– pasintaj agoj
fu
– estontaj agoj
ha
– kompletaj agoj kiuj ankoraŭ influas la nunan situacion
zai
– daŭre pasantaj agoj
homen pas lese mi di buk.
– Ili legis mian libron.
mimen ha lese multi buk.
– Ni estas leginta multajn librojn.
mi zai lese un buk.
– Mi estas leganta libron.
tu fu bashe Pandunia.
– Vi parolos Pandunian.
Frazfinaj partikuloj indikas kial oni diras la frazon,
ekz. ĉu ĝi estas deklaro, demando aŭ komando.
tu ame kafe, he?
– Ĉu vi ŝatas kafon? (demando)
tu ame kafe, ya.
– Vi ja ŝatas kafon.
tu ame kafe, ne?
– Vi ŝatas kafon, ĉu ne?
Uzu ĝin!
Kiel vi vidas, oni povas lerni la bazaĵojn de Pandunia facile, kaj ĝi estas eĉ pli facile se vi parolas iom da anglan! Estas ankaŭ facile komenci uzi la lingvon tuj. Do ne atendu! Uzu Pandunian kun viaj amikoj en ĉiutaga vivo aŭ provu ĝin kun fremduloj dum vojaĝoj. Ĝi funkcias!
Nun vi povas paroli en Pandunia en niaj interretaj grupoj.
- Nia diskutforumo – ensaluto ne deviga!
- Servilo en Discord
- Pandunia Fejsbuk-grupo
- Telegram-kanaloj en Esperanto kaj en pandunia.
- Debatejo en Reddit
- Telefon-programo Amikumu por trovi aliajn parolantojn
- Kanalo QQ: 717549404
Ne estas multe da parolantoj ankoraŭ sed se vi pensas ke Pandunia estas bona ideo, ankaŭ aliuloj pensos same. Do komencu uzi Pandunian nun kaj ni faru ĝin nia komuna lingvo!

Bildo de Freepik
Vi povas kontakti la kreinton de pandunio, Risto Kupsala, per la retpoŝta adreso risto@pandunia.info, kaj ankaŭ en la supre menciitaj ret-lokoj.
pandunia

ze hol dunia, do hol dunia
– de la tuta mondo, por la tuta mondo
