Modifovortoj
Modifovorto estas vorto, kiu priskribas econ de alia vorto. Panduniaj modifovortoj rolas kiel adjektivoj kaj adverboj en Esperanto. En pandunio, modifovortoj antaŭas la substantivon aŭ verbon kiun ili modifas.
Modifante substantivon
un nova gar
– nova aŭto
un rapid gar
– rapida aŭto
multi dai meza
– grandaj tabloj
multi gao meza
– altaj tabloj
un hao jan
– bona homo
Kiam modifovorto sekvas substantivon, ĝi rolas kvazaŭ kiel verbo, kiu indikas staton. Tio estas, kiel adjektivaj verboj en Esperanto.
gar – nova.
– La aŭto novas.
gar es nova.
La aŭto estas nova.
bagre – rapid.
– Tigroj rapidas.
bagre es rapid.
Tigroj estas rapidaj.
Kompreneble, eblas ke modifovortoj aperu je ambaŭ flankoj de substantivo.
nova gar – rapid.
– Nova aŭto rapidas.
nova gar es rapid.
– Novaj aŭto estas rapidaj.
Modifante verbon
tu rapid loge.
– Vi rapide parolas.
homen hao kitab.
– Ili bone skribas.
tu mei li kitab.
– Vi bele skribas.
homen rapid li marche.
– Ili rapide promenas.
Modifante alian modifovorton
Modifovorto povas modifi ankaŭ alian modifovorton. Aldoni partiklon li inter la modifanta kaj la modifata.
un dai li hao buk
– grande bona libro
bala li lovente jen
– forte amantaj homoj
Komparoj
Modifovortoj povas esti komparataj.
max
('pli') signifas komparo de plieco
maxim
('la plej') signifas komparo de plejeco
min
('malpli') signifas komparo de malplieco
minim
('malplej') signifas komparo de malplejeco
par
('same, egale') signifas komparo de sameco
Partiklo ka rilatas komparvortoj al la fonto de komparo.
aple es max hao ka aranja.
– Pomoj estas pli bonaj ol oranĝoj.
aranja es min hao ka aple.
– Oranĝoj estas malpli bonaj ol pomoj.
tu loge par hao ka mi.
– Vi parolas same bone kiel mi.