Panlingvo
sal, dunia! – Saluton, mondo!
Bonvenon al lerni pri panlingvo, la egale monda helpolingvo!
Panlingvo (panlingve panlingue) estas konstruita helpa mondlingvo kiu celas lingvan neŭtralecon. Ĝi estas la produkto de pluraj jaroj ya esplorado, verko kaj eksperimentado.
Rimarkindaj trajtoj de panlingvo estas:
- Pli simpla kaj facila ol la naciaj lingvoj kiuj uziĝas internacie, kiel la angla, la ĉina, la franca kaj la araba.
- Konzica kaj senescepta gramatiko
- Simplaj fonemaro kaj skribo.
- Vere internacia. La panlingvaj radik-vortoj estas pruntitaj el multaj lingvoj el la tuta mondo, inkluzive de la 10 plej parolataj lingvoj.
Lernu ĝin tuj!
Panlingvo estas skribata en la latina (t.e. angla!) alfabeto:
A B C Ch D E F G H I J K L M N O P R S Sh T U V X Y Z
Ĉiuj literoj estas prononcata preskaŭ same kiel en Esperanto escepte: ch = ĉ, sh = ŝ, j = ĝ, x = ks, y = j.
La litero e povus esti prononcata kiel meza vokalo /ə/ en neakcentitaj silaboj.
La skribsistemo de panlingvo estas preskaŭ laŭsona. Unu sono = unu litero.
Oni akcentas la unuan silabon en mallongaj vortoj kaj la duan silabon en pli longaj vortoj.
mülti hóm kán báshe pandunia na dunia.
– Multaj homoj povas paroli la pandunian en la mondo.
Vortoj neniam ŝanĝiĝas en panlingvo. Ili ne fleksias laŭ nombroj, kazoj, genroj, personoj, tempoj, ktp.
La normala vortordo estas subjekto–verbo–objekto.
me ama tu.
– Mi amas vin.
Demandoj enhavas la saman vortordon.
tu ama que?
– Kiun vi amas?
tu ama me, no?
– Ĉu vi amas min?
Singularo kaj pluralo estas indikita per nombrovortoj.
buk
– unu aŭ multaj libroj
un buk
– (unu) libro
du buk
– du libroj
tri buk
– tri libroj
multi buk
– multaj libroj
Oni komparas adjektivojn kaj adverbojn per helpantaj vortoj: max 'pli', maxim 'la plej', min 'malpli', minim 'la malplej', par 'tiom' kaj 'ka 'ol, kiel'.
me sa max boni ka tu.
– Mi estas pli bona ol vi.
no, tu sa par boni ka me.
– Ne, vi estas tiom bona kiel mi.
ho loga max rapido ka tu.
– Li aŭ ŝi parolas pli rapide ol vi.
Tempo estas indikata per helpantaj verboj:
paso
– pasintaj agoj
vilo
– estontaj agoj
zayo
– daŭre pasantaj agoj
homen paso lesa me di buk.
– Ili legis mian libron.
me zayo lesa buk.
– Mi estas leganta libron.
tu vilo basha panlingue.
– Vi parolos panlingvon.
Frazfinaj partikuloj indikas kial oni diras la frazon,
ekz. ĉu ĝi estas deklaro, demando aŭ komando.
tu ama kafe, he?
– Ĉu vi ŝatas kafon? (demando)
tu ama kafe, ya.
– Vi ja ŝatas kafon.
tu ame kafe, no?
– Vi ŝatas kafon, ĉu ne?
Vi povas kontakti la kreinton de panlingvo, Risto Kupsala, per la retpoŝta adreso risto@pandunia.info, kaj ankaŭ en la supre menciitaj ret-lokoj.
