Eble iuj jam konas la esperantidon Dunianto, prilaboritan de Marcos Kramer (dunianto.net).
Agnoskinte la fakton ke la vortprovizo de Esperanto estas preskaŭ 100% eŭrop-lingva, li proponas tiun ĉi projekton laŭ la samaj argumentoj de la kreintoj de worldlangs, sed kun Esperanta strukturo: "Dunianto estas lingvo kun gramatiko preskaŭ identa al tiu de Esperanto kaj kun multaj vortoj el ne-eŭropaj lingvoj, kiuj igas Dunianton vere neŭtrala por homoj el diversaj mondopartoj". Dunianto estus tiel facile lernebla al jamaj esperantistoj kaj do eblus profiti je la pli ol 140-jara kultura heredaĵo de Esperanto (literaturo, lernomaterialoj, ktp).
En la sekcio pri la principoj por kreado de novaj radikoj por Dunianto (https://dunianto.net/principoj/), la aŭtoro eksplicite sin adresas al Pandunia: "Por trovi taŭgan ekster-eŭropan formon, tre indas unue rigardi la vortaron de Globasa kaj la vortaron de Pandunia. La kreintoj de ĉi tiuj du planlingvoj jam penis serĉi vortojn pravigeblajn surbaze de pluraj gravaj lingvoj de la mondo kaj ofte trovis tre belajn ekzemplojn de ekster-eŭropaj internaciaj esprimoj."
EPO: Dunianto, esperantido kiu profitas je la vortprovizo de Pandunia
-
- Posts: 1
- Joined: 2025-01-31 00:19