Substantivoj
Senflekciaj
Substantivo estas vorto kiu prezentas aferon. Substantivoj estas senfleksiaj, kiel aliaj vortospecoj en pandunio. Do oni uzas la saman formon por ununombra, multnombra, difina kaj nedifina senco.
haus
– domo, domoj, la domo, la domoj
meza
– tablo, tabloj, la tablo, la tabloj
kursi
– seĝo, seĝoj
sui
– akvo
Plejofte la nombro kaj la difineco estas evidenta, se ĝi estas jam priklarigita antaŭe en la teksto aŭ pro ĝenerala kono. Ekzemple, normale la vorto sol temas pri la suno kaj lun temas pri la luno; nia nura suno kaj luno.
Nombro
Substantivoj havas la saman formon en la singularo kaj la plularalo. Oni povas esprimin nombron per numeraloj kiam ĝi estas utila.
kursi
– seĝo aŭ seĝoj
un kursi
– unu seĝo
du kursi
– du seĝoj
tri kursi
– tri seĝoj
meni kursi
– multe da seĝoj; seĝoj
Genro
Pandunia ne havas gramatikan genron (t.e. maskla, femala kaj neŭtra kategorioj).