Modifovortoj
Modifovorto estas vorto, kiu priskribas econ de alia vorto. Panduniaj modifovortoj rolas kiel adjektivoj kaj adverboj en Esperanto. En pandunio, modifovortoj antaŭas la substantivon aŭ verbon kiun ili modifas.
Modifante substantivon
un nov kar
– nova aŭto
un rapid kar
– rapida aŭto
meni dai meza
– grandaj tabloj
meni gau meza
– altaj tabloj
un gud jen
– bona homo
Kiam modifovorto sekvas substantivon, ĝi rolas kvazaŭ kiel verbo, kiu indikas staton. Tio estas, kiel adjektivaj verboj en Esperanto.
kar – nove.
– La aŭto novas.
kar es nov.
La aŭto estas nova.
bagre – rapid.
– Tigroj rapidas.
bagre es rapid.
Tigroj estas rapidaj.
Kompreneble, eblas ke modifovortoj aperu je ambaŭ flankoj de substantivo.
nov kar – rapid.
– Nova aŭto rapidas.
nov kar es rapid.
– Novaj aŭto estas rapidaj.
Modifante verbon
tu rapid log.
– Vi rapide parolas.
di jen gud kitab.
– Ili bone skribas.
tu mei li kitab.
– Vi bele skribas.
de rapid li marche.
– Ili rapide promenas.
Modifante alian modifovorton
Modifovorto povas modifi ankaŭ alian modifovorton. Aldoni partiklon li inter la modifanta kaj la modifata.
un dai li gud buk
– grande bona libro
bala li lovente jen
– forte amantaj homoj
Komparoj
Modifovortoj povas esti komparataj.
mor
(pli) signifas komparo de plieco
mor... dan hol
(la plej) signifas komparo de plejeco
les
(malpli) signifas komparo de malplieco
les... dan hol
(malplej) signifas komparo de malplejeco
sim
(same, egale) signifas komparo de sameco
Partiklo dan rilatas komparvortoj al la fonto de komparo.
aple es mor gud dan aranja.
– Pomoj estas pli bonaj ol oranĝoj.
aranja es les gud dan aple.
– Oranĝoj estas malpli bonaj ol pomoj.
tu log sim gud dan mi.
– Vi parolas same bone kiel mi.