Saltu al enhavo

1. Bazaj reguloj

(1) Mondaj vortoj

Pandunia estas egale monda lingvo. Internaciaj vortoj estas pruntita el ĉiuj partoj de la mondo al Pandunia. Ili estas adaptitaj al la prononcaj kaj skribaj sistemoj de Pandunia. Nur unu baza vorto estas pruntita kaj aldonaj vortoj estas kunmetitaj laŭ regulo 10.

(2) Prononco kaj skribado

La skribsistemo estas simpla kaj laŭregula. Ĉiu vorto elparoliĝas kiel ĝi skribiĝas. Neniu litero estas silenta. Nur minusklaj literoj estas necesaj.

(3) Akcento

La akcento estas sur la silabo, kiu estas antaŭ la lasta konsonanto.

(4) Pronomoj

La personaj pronomoj estas:
mi 'mi', tu 'vi (ununombre)', da 'ĝi, li aŭ ŝi', vi 'ni', yu 'vi (multenombre)', di 'ili'.

La posedaj pronomoj estas:
mi se 'mia', tu se 'via', da se 'ĝia, lia aŭ ŝia', vi se 'nia', yu se 'via', di se 'ilia'.

La demandaj pronomoj estas:
vat 'kio', hu 'kiu', hu se 'kies'.

(5) Substantivoj

Substantivoj neniam ŝanĝiĝas por indiki nombron, kazon aŭ genron. La nedifinaj artikoloj estas singulare un kaj plurale som. La difinaj artikoloj estas singulare da kaj plurale di.

(6) Nombrovortoj

La kvantaj nombrovortoj estas:
0 siro, 1 un, 2 du, 3 tri, 4 for, 5 faif, 6 sixe, 7 seven, 8 eite, 9 nain, 10 ten.
Pli grandaj ol dek: 11 ten un, 12 ten du, 13 ten tri, ktp.
Dekoj: 20 du ten, 30 tri ten, 40 for ten, ktp.
Centoj: 100 un hunde, 200 du hunde, 300 tri hunde, ktp.
Miloj: 1000 un tauzen, 2000 du tauzen, 3000 tri tauzen, ktp.

Kvantaj nombrovortoj iĝas ordaj kiam ili estas metita post la substantivo.

parte un – la unua parto
parte du – la dua parto
parte tri – la tria parto
ktp.

(7) Modifaj vortoj

Adjektivoj kaj adverboj havas saman formon. Ili antaŭas la vorton, kiun ili modifas.

un rapid loga – rapida parolo
tu rapid loga. – Vi rapid parolas.

La adjektivoj estas ĉiam metita antaŭ la substantivo, kies sencon ili modifas.

  • La komparo de egaleco estas sim...dan (tiom...kiel).
  • La komparo de plieco estas mor...dan (pli...ol).
  • La komparo de malplieco estas les...dan (malpli...ol).

(8) Verboj

Verboj ne ŝanĝiĝas laŭ persono, nombro aŭ tenco. Helpaj verboj indikas tencon, aspekton kaj modon.

  • La helpverbo bi indikas daŭran agon.
  • La helpverbo hav indikas kompletan agon, kies rezulto influas la nunan situacion.
  • La helpverbo did indikas pasintan agon.
  • La helpverbo vil indikas estontan agon.

(9) Vortordo

La normala vortordo estas subjekto–verbo–objekto. La sama ordo estas uzata kaj en deklaroj kaj en demandoj.

Pasiva frazo estas kreita per helpo de verbo be. Oni povas atingi similan rezulton per la nepersona pronomo von.

pandunia be loga. – Pandunia estas parolita.
von loga pandunia. – Oni parolas pandunian.

En la ĉarnira konstruo la objekto de la unua verbo rolas kiel la subjekto de la dua verbo.
mi plis tu loga pandunia. – Mi petas ke vi parolas Pandunia.

Oni povas forĵeti pronomojn kiam ili estas nenecesaj.
mi plis tu loga pandunia.plis loga pandunia.
– Bonvolu paroli Pandunian.

(10) Vortfarado

En Pandunia, vortoj estas ŝanĝita nur kiam ilia signifo ŝanĝiĝas. Vortoj neniam ŝanĝiĝas por indiki gramatikaĵojn.

Oni povas krei novajn vortojn kunmetante aliajn vortojn. La ĉefa vorto ĉiam staras je la fino.

poste ("poŝto") + kase ("kesto") = poste kase ("leterkesto")