Prononco de pandunio
Pandunio uzas la bazan latinan alfabeton. Jen la pandunia alfabeto kaj prononco laŭ Internacia Fonetika Alfabeto (IFA).
En pandunio ĉiu litero reprezentas ĉiam unu saman sonon. Ne estas sensonaj literoj.
Fonemaro
La tuta fonemaro de Pandunia estas en la suba tabelo.
Lipa | Alveola | Palata | Vela | Glota | |
---|---|---|---|---|---|
Plozivo | b p | t d | c j | k g | |
Frikativo | f | s z | x | h | |
Naza | m | n | ng | ||
Lateralo | l | ||||
Trilo | r | ||||
Duonvokaloj | v | y | |||
Malvastaj vokaloj | u | i | |||
Duonvastaj vokaloj | o | e | |||
Vastaj vokaloj | a | ||||
Malantaŭa | Centra | Antaŭa |
Vokaloj
Pandunio havas kvin vokalojn. Ili estas prononcitaj kiel en Esperanto.
Konsonantoj
Jen literoj kiuj estas prononcataj plimalpli malsame ol en Esperanto.
- C estas prononcata kiel esperanta C.
- Ch estas prononcata kiel esperanta Ĉ.
- H estas prononcata kiel esperanta H aŭ Ĥ.
- J estas prononcata kiel esperanta Ĝ.
- R estas prononcata kiel en la rusa aŭ kiel en la nordamerika angla.
- V estas prononcata kiel esperanta Ŭ aŭ V.
- Sh estas prononcata kiel esperanta Ŝ.
- Y estas prononcata kiel esperanta J.
La sono de la panduniaj duonvokaloj Y kaj V estas respektive kiel la esperantaj J kaj Ŭ.
Akcento
La akcento estas je la vokalo antaŭ la lasta konsonanto.
- mau /máu/, hotel /hotél/
- nove /nóve/, muzike /muzíke/, arabi /arábi/
-
dunia /dúnia/, arabia /arábia/
dunia es mimen su mei planeta.
/dúnia és mímen su méi planéta./mi vol loge komun baxe, da es pandunia.
/mí vól lóge komún báxe, dá és pandúnia./
Uskleco
Pandunion oni normale skribas per minusklaj literoj. Majusklajn literojn eblas uzi komence de frazoj kaj nomoj, ekzemlpe de personoj aŭ lokoj, sed tio ne esta deviga.
Minuskloj ne estas necesaj, pro tri kialoj:
- La skribo reprezentas la parolsonojn, kaj ne estas "majusklaj sonoj" en parolado, ekzemple komence de personaj nomoj kaj ceteraj kazoj.
- La plej multaj skrib-sistemoj kaj alfabetoj el la mondo ne havas kaj minusklojn kaj majusklojn, sed ĉiu signo havas unu solan formon.
- Estas pli simple, uzi nur minusklojn.
Noto: Ne estas erare, uzi majusklojn. Foje oni faras tion por kutimo en aliaj lingvoj. Sed majuskloj estas ne-necesaj kaj ne-rekomendataj.
En pandunio majusklojn oni uzas en la internaciaj normaj akronimoj kaj simboloj, ekzemple: 10 Mb (des megobite), 100 Gb (hon gigobite), 2 mm (dul milometre), 1 kJ (un kilojul).
Silaboj
[-] Eblas dividi vortoj per streketo inter la elparolataj silaboj. Ekzemple: ka-fe, yu-mor, pos-te.
Interpunkcio
[.] Ĉiaj frazoj povas finiĝi per punkto.
[?] Demandoj povas finiĝi per demando-signo anstataŭ punkto.
[!] Kri-signo montras laŭton aŭ emfazon.
[...] Tripunkto montras nefinitan frazon aŭ necertecon.
[:] Dupunkto montras komencon de klarigo aŭ listo.
[,] Komo indikas etan paŭzon aŭ apartigo inter listeroj.
En neformalaj tekstoj, miensimboloj kaj emoĝioj povas uziĝi por montri humoron. Ekzemple :) montras feliĉon kaj :( montras malfeliĉon.
mi vide tu :)
= Mi vidas vin.
mi no vide tu :(
= Mi ne vidas vin.
Vorto-strukturo
La plej ofta vorto-strukturo estas KVKV, kie K estas konsonanto kaj V estas vokalo.
La plej malfacila vorto estas KLVKKVK, kie L estas likva konsonanto (l aŭ r). Ekzemple kristal estas tia vorto.
Komencaj konsonantoj povas esti nur jenaj:
- Iu ajn sola konsonanto, escepte de /ŋ/
- Oklusiva konsonanto kaj likva konsonanto
- pl, bl, kl, gl
- pr, br, tr, dr, kr, gr
La permesitaj vorto-finaj konsonantoj estas: f, h, l, m, n, ng, r, s, x, v, y