0. Enkonduko

Frazoj en naturaj lingvoj estas pezaj je neutilaj informoj. Tre ofte, larĝsenca vorto kaj kunteksto sufiĉas por transdoni la gravajn informojn. Pandunia havas larĝsencajn vortojn, kaj oni povas facile precizigi ilin. Oni diru nur tion, kion oni volas diri, sen malfaciligi esprimadon per informoj evidentaj aŭ erarkaŭzaj gramatikaĵoj. Kiam informo ne estas ĉiam utila, ĝi ne estas deviga en Pandunia. Se kunteksto ne sufiĉas por kompreni, tiam oni precizigas.


1. Bazaj reguloj

  1. Ĉiu vorto elparoliĝas kiel ĝi skribiĝas. Neniu litero estas silenta. Nur minusklaj literoj estas necesaj.
  2. La akcento estas sur la silabo, kiu estas antaŭ la lasta konsonanto.
  3. Substantivoj ne ŝanĝiĝas laŭ nombro aŭ genro. Nature, ili estas nek virgenraj, nek ingenraj, nek ununombraj, nek multnombraj.
  4. Adjektivoj kaj adverboj havas saman formon. Ili antaŭas la vorton, kiuj ili modifas.
    • ekz. 1. bon pang = Bona pano.
    • ekz. 2. te bon loga. = Vi bone parolas.
  5. Oni povas krei novajn vortojn kunmetante aliajn vortojn. La ĉefa vorto ĉiam staras je la fino. Liga vokalo -o- estas metita en centron.
    • ekz. poste (poŝto) + sanduke (kesto) → postosanduke (leterkesto)
  6. Verboj kiuj finiĝas je -a uzas la vortordon subjekto-verbo-objekto.
    • ekz. me nyama pang. = Mi manĝas panon.
  7. Verboj kiuj finiĝas je -u uzas vortordon objekto-verbo-subjekto.
    • ekz. pang nyamu. = Pano estas manĝata.
  8. Verboj ne ŝanĝiĝas laŭ persono aŭ nombro.
  9. La objekto de transitiva verbo povas roli kiel la subjekto de sekvanta verbo en la frazo. Tia strukturo nomiĝas la ĉarnira strukturo
    • ekz. me plisa te dona pese. = Mi petas vin (por) doni monon.
  10. Eblas forigi pronomon kiam ĝia senco estas evidenta.
    • me eska te baxa pandunia?eska te baxa pandunia? = Ĉu vi parolas pandunion?
    • me plisa te loga ming.plisa loga ming. = Bonvolu paroli klare.
  11. Derivitaj vortoj portas finaĵon. Mofidovortoj finiĝas je -i, substantivoj je -e, kaj verboj je -a aŭ -u.

2. Substantivoj

2.1. Senflekciaj

Esencovorto estas vorto kiu prezentas aferon. Esencovortoj estas senfleksiaj, kiel aliaj vortospecoj en pandunio. Do oni uzas la saman formon por ununombra, multnombra, difina kaj nedifina senco.

petre - ŝtono, ŝtonoj, la ŝtono, la stonoj
meze - tablo, tabloj, la tablo, la tabloj
kurse - seĝo, seĝoj
suy - akvo

Plejofte la nombro kaj la difineco estas evidenta, se ĝi estas jam priklarigita antaŭe en la teksto aŭ pro ĝenerala kono. Ekzemple, normale la vorto sol temas pri la suno kaj lun temas pri la luno; nia nura suno kaj luno.

Kunmetante du aŭ pli ya vortoj, oni kreas novan vorton. La lasta vorto en tia kunmetita ĉeno estas la kerna vorto. La aliaj vortoj, kiuj antaŭas la kernan vorton, nur modifas ĝian sencon.

sol guang - suna lumo
lun guang - lun lumo
lun petre - lun ŝtono

Facila maniero por emfazi multecon estas repeti la vorton.

petre petre - ŝtonoj, multe da ŝtonoj
xing xing - steloj, multe da steloj


3. Modifovortoj

Modifovorto estas vorto, kiu priskribas econ de alia vorto. En pandunio, Modifovortoj antaŭas la Esencovorton aŭ Agovorton kiun ili modifas.

3.1. Modifante substantivon

day petre - granda ŝtono
bari petre - peza ŝtono
day meze - granda tablo
gaw meze - alta tablo
bon kurse - bona seĝo

Kiam Modifovorto sekvas substantivon, ĝi rolas kvazaŭ kiel verbo, kiu indikas staton. Tio estas, kiel adjektivaj verboj en Esperanto.

petre day. - La ŝtono grandas.
meze gaw. - La tablo altas.

Kompreneble, eblas ke modifovortoj aperu je ambaŭ flankoj de substantivo.

day meze gaw. - La granda tablo altas.

3.2 Modifante verbon

An adverb is a word that modifies a verb or another modifier.

In Pandunia an adverb is a modifier that is before a verb or at the end of the sentence.

me bon sona. - Mi bone dormas.
me sona bon. - Mi dormas bone.
te baxa pandunia bon. - Vi parolas Pandunian bone.

3.3. Modifante alian modifovorton

Modifovorto povas modifi ankaŭ alian modifovorton. Ekzemple day (granda) kaj lil (eta) povas roli kiel adverboj.

day ren - granda homo
lil ren - eta homo
sundar ren - bela homo

day sundar ren - grande bela homo
lil sundar ren - ete bela homo

Oni separas modifovortoj per i (kaj).

lil i sundar ren - eta (kaj) bela homo

3.4. Komparoj

Modifovortoj povas esti komparataj.

  • max (pli) signifas komparo de plieco
  • maxim (la plej) signifas komparo de plejeco
  • min (malpli) signifas komparo de malplieco
  • minim (malplej) signifas komparo de malplejeco
  • sem (same) signifas komparo de sameco

Partiklo ka rilatas komparvortoj al la fonto de komparo.

me si max bon ka te. = Mi estas pli bona ol vi.
te loga sem bon ka me. = Vi parolas same bone kiel mi.

3.6. Finaĵo de modifovortoj

Finaĵo de modifovortoj estas -i normale. La finaĵo estas ĉiam uzata je vortoj derivitaj el verboj kaj substantivoj. Ekz. logi parola, suki feliĉa, kitabi skriba.

La finaĵo ne estas uzata je radikoj, kiuj finiĝas je unu facile prononcebla konsonanto. Ekz. bon bona, sundar bela.


4. Numeraloj

Kelkfoje la kvanto de la priparolata objekto estas jam konata laŭsituacie. Ekzemple la vorto sol (suno) normale temas pri unu suno, ĉar ekzistas nur unu.

Oni esprimas kvanton aŭ nombron per Kvantovortoj. Nombro staras antaŭ la vorto aŭ vortoĉeno kies kvanton ĝi indikas.

un xing - unu stelo
dul xing - du steloj
sam xing - tri steloj
xaw xing - kelkaj steloj
pol xing - multe da steloj

un day kurse - unu granda seĝo
dul day kurse - du grandaj seĝoj
sam bon kurse - tri bonaj seĝoj

Se la Kvantovorto estas ordonombro, ĝi aperas post la vorto kiun ĝi modifas.

fen un - la unua parto
fen dul - la dua parto
fen sam - la tria parto

Jen la ĉefaj nombroj:

  • 0 nol
  • 1 un
  • 2 dul
  • 3 sam
  • 4 car
  • 5 lim
  • 6 sis
  • 7 set
  • 8 bat
  • 9 noy

Pli grandajn nombrojn oni kreas simple per kunmeti nombrojn; ekzakte kiel en la matematiko.

  • 10 un noldes
  • 11 un un
  • 12 un dul
  • 13 un sam
  • 20 dul nol
  • 21 dul un
  • 22 dul dul
  • 100 un nol nolhon
  • 101 un nol unhon un
  • 200 dul nol noldul hon

Por la nombroj pli grandaj ol 999, eblas uzi la oblajn prefiksojn el la Sistemo Internacia de Unuoj. Do ekzemple kilo indikas miloblecon.

  • 1000 kilo
  • 1 000 000 mega
  • 1 000 000 000 giga
  • 1 000 000 000 000 tera
  • 1015 peta
  • 1018 eksa
  • 1021 zeta
  • 1024 yota

5. Pronomoj

5.1. Personaj pronomoj

Pronomoj povas aperi anstataŭ Esencovortoj aŭ ĉenoj ya Esencovortoj.

me - mi
te - vi (ununombre)
le - li, ŝi, ri, ĝi
mome - ni
tote - vi _(multnombre)
lole - ili

5.2. Refleksiva pronomo

ze - si (mem)

Rimarko: La refleksiva pronomo ze povas uziĝi por ĉiuj personoj. Do ĝi rilatas al ĉiuj tiaj uzadoj en Esperanto, kiel: mi(n) mem, vi(n) mem, ni(n) mem kaj si(n).

me vida ze - Mi vidas min.
le vida ze - Ŝi vidas sin.

5.3. Montrovorto

La montrovorto estas:

ce - tio

me wanta ce. - Mi volas tion.
le wanta ce sa me. - Ĝi volas tion ĉe mi.

La proksimecon oni povas indiki antaŭmetante la vortojn jin (proksima) aŭ tel (fora), kiam tio estas bezonata.

ci - (ĉi) tio, (ĉi) tiu
ci jin - ĉi tio, ĉi tiu (proksima)
ci tel - tio, tiu (fora)

Montrovortoj povas roli kiel Modifovortoj.

ci petre. - Tiu ŝtono.
ce si petre. - Tio estas ŝtono.
ci petre bari. - Tiu ŝtono pezas.

5.4. Demandovorto

Ke estas la ĝenerala demandovorto en pandunio. Ĝi funckias kiel la demanda senco de la vortoj kiu kaj kio.

ke? - Kiu?/Kio?
ki xey? - Kio? (Kiu afero?)
ki ren? - Kiu? (Kiu persono?)
ki zaman? - Kiam? (Kiu tempo?)
ki yang? - Kiel? (Kiu maniero?)
ki sabe? - Kial? (Kiu kaŭzo?)

Ankaŭ adjektivoj estas demandataj per ki.

ki day? - Kiom granda?
ki lil? - Kiom eta?
ki day du maw te ada? - Kiom granda kato vi havas?


6. Verboj

6.1. Ĝeneralaĵoj

6.2. Verboj finiĝante je -a

Verboj kiuj finiĝas je -a uzas ĉi tiun triangulan modelon.

Vortorda triangulo por verboj kiuj finiĝas je -a

  V
 ↗ ↘
S ← O

6.2.1. SVO-vortordo

La plej komuna vortordo en Pandunio estas subjekto-verbo-objekto (SVO).

subjekto-verbo-objekto

  V
 ↗ ↘
S   O

Ekzemploj:
me vida lole. = Mi vidas ilin.
te beka pang. = Vi bakas panon.

6.2.2. OSV-vortordo

objekto-subjekto-verbo

  V
 ↗ 
S ← O

Ekzemploj:
ke te vida? = Kion vi vidas?
me nyama pang, da te beka. = Mi manĝas panon, kiun vi bakis._

6.2.3. VOS-vortordo

verbo-objekto-subjekto

  V
   ↘
S ← O

6.3. Verbs that end in -u

Verboj kiuj finiĝas je -u uzas ĉi tiun triangulan modelon.

Vortorda triangulo por verboj kiuj finiĝas je -u

  V
 ↗ ↘
O ← S

6.3.1. SOV-vortordo

SOV order is commonly used alternative for SVO order.

subjekto-objekto-verbo

  V
 ↗ 
O ← S

Ekzemploj:
me lole vidu. = Mi ilin vidas.
te pang beku. = Vi panon bakas.

6.3.2. OVS-vortordo

OVS-ordo estas komuna en "pasivaj" frazoj.

objekto-verbo-subjekto

  V
 ↗ ↘
O   S

Ekzemploj:
pang beku te. = Panon bakas vi.
te suku me. = Al vi plaĉas mi.

6.3.3. VSO-vortordo

VSO-ordo estas malofta sed ebla.

verbo-subjekto-objekto

  V
   ↘
O ← S

6.3. Pasivaj frazoj

Pasivaj frazoj enhavas nur objekton kaj verbon sed ne subjekton.

me vidu. Mi estas vidita.
pang beku. = Pano estas bakita.
kupe kaputu. = Kopo estas rompita.

6.4. Verbaj finaĵoj

Ĉiu verbo finiĝas je -a-u.


11. Derivado

11.1 Nedeviga finaĵo por baza vortotipo

En Esperanto, normalaj radikoj povas esti a/e-bazaj, o-bazaj kaj i-bazaj. (Tiu informo konsulteblas en bonaj vortaroj.) En Pandunia, kiam vorto estas uzata en sia baza formo, skribi aŭ elparoli la finaĵon ne estas devige. Estas kvazaŭ diri en Esperanto "Mi ŝat manĝ pom".

loga - diri
logu - esti dirata (de) / diriĝi
logi - dira / dire
loge aŭ log - diro / vorto (log estas baze substantivo)

nova - novigi
novu - esti novigita (de) / noviĝi
novi aŭ nov - nova / nove (nov estas baze modifilo)
nove - novo / novaĵo

11.2 Ŝanĝi la vortotipon

Oni povas ŝanĝi la finaĵon por krei pliajn facilajn vortojn. Tio similas al Esperanto, kun kelkaj diferencoj:

  • Kiam modifilo-baza vorto iĝas verbo, la signifo estas igi kiel la modifilo.

    now(i) - nova / nove
    nova - novigi (pensi ke ĉiuj verboj estas transitivaj helpas memori)
    si now(i) - novi = esti nova / esti nove

  • Kiam verbo-baza vorto iĝas substantivo, la signifo estas la produktaĵo de la ago.

    kitaba - skribi
    kitabe - skribaĵo
    kitabe fata - skribo / skribado

  • Kiam verbo-baza vorto iĝas modifilo, la signifo estas la rezulto de la ago.

    kitaba - skribi
    kitabi - skribita / skribata
    sa kitabe - per skribaĵo = skriba

11.3 Sufiksoj

Sufiksoj similas al tiuj de Esperanto. Ili permesas aktive konstrui novajn vortojn, el tiuj jam konataj. Tamen, notu ke ili ne estas tiom utilaj (nek precizaj), ĉar oni ofte povas anstataŭe fari kombinadon, metante du substantivojn unu apud la alian: nete loke = retejo.

11.3.1 -er

mula - komenci ; muler - komencanto
beka - baki ; beker - bakisto
komputa - komputi ; komputer - komputilo
morta - mortigi ; morter - mortiganto

11.3.3 -ia

insan - homo; insania - homeco, homaro
kristi - kristano; kristia - kristanaro
filosof filozofajxo; filosofia filozofio

arabi araba; arabia Arabio
rusi rusa; rusia Rusio
turki turka; turkia Turkio
asia Azio
indonesia Indonezio
italia Italio

nowi - nova; nowia - noveco
huri - libera; huria libereco

Post -er, -ia signifas verkejo.

bekeria bakejo
fateria fabrikejo
sapateria sxufabrikejo aux -vendejo

11.3.4 -is-

nyama - manĝi; nyamisa - manĝigi
jana - koni/scii; janisa - konigi/sciigi

11.3.5 -ul-

liga - ligi ; ligula - malligi
suku - ŝati ; sukulu - malŝati
bon(i) - bona ; bonul(i) - malbona