Ĉi tia teksto temas pri la vortklasoj kaj la sintakso de pandunia.

Bazaj reguloj

  1. Ĉiu vorto elparoliĝas kiel ĝi skribiĝas. Neniu litero estas silenta. Nur minusklaj literoj estas necesaj.
  2. La akcento estas sur la silabo, kiu estas antaŭ la lasta konsonanto.
  3. Substantivoj ("Esencovortoj") ne ŝanĝiĝas laŭ nombro aŭ genro. Nature, ili estas nek virgenraj, nek ingenraj, nek ununombraj, nek multnombraj.
  4. Kiam adjektivo antaŭas substantivon, ĝi funkcias kiel modifovorto. Kiam ĝi sekvas substantivon, ĝi rolas kvazaŭ adjektiva verbo.
    • ekz. bon pan = Bona pano. pan bon = (La) pano bonas.
  5. Oni povas krei novajn vortojn kunmetante aliajn vortojn. La ĉefa vorto ĉiam staras je la fino. Malkiel en Esperanto, en pandunia oni ne algluas vortojn.
    • ekz. poste sanduk = leterkesto
  6. En frazoj faritaj per transitiva verbo, oni uzas la vortordon subjekto-verbo-objekto.
    • ekz. mi penta meza. = Mi kolorigas tablojn.
  7. En frazoj kiuj havas pasivan sencon, rolas nur subjekto kaj verbo.

    • ekz. ta penta. = Ĝi koloriĝas.
  8. La objekto de transitiva verbo povas roli kiel la subjekto de sekvanta verbo en la frazo. Tia strukturo nomiĝas la ĉarnira strukturo
    • ekz. mi cing ti dar pesa. = Mi petas vin (por) doni monon.
  9. Eblas forigi pronomon kiam ĝia senco estas evidenta.
    • mi kia ti sabi pandunia?kia ti sabi pandunia? = Ĉu vi parolas Pandunian?
    • mi cing ti loga tez.cing loga tez. = Bonvolu paroli laŭte.

Vortospecoj

En Pandunia, vortoj estas senfleksiaj. La vortospeco dependas de la signifo de la vorto, ne ĝia formo.

Jen la vortospecoj en Pandunia:

  1. La Esencovorto (substantivo) prezentas aĵon, personon, abstraktan ideon aŭ propran nomon. Ekz. ŝtono, tablo, roboto, kato, homo, urbo, Londono ktp.
  2. La Modifovorto (adjektivo/adverbo) priskribas econ de tio, kio estas prezentita de alia vorto. Ekz. bona, malbona, granda, rapide ktp.
  3. La Kvantovorto (numeralo) estas vorto kiu indikas la nombron aŭ kvanton de io.
  4. La Agovorto (verbo) indikas agon aŭ okazon. Ekz. manĝi, paroli, rigardi kaj pensi.
  5. La Rolvorteto (partikulo) estas struktura aŭ abstrakta vorto, kiu havas specialan rolon. Ekz. jes, ne, sed, se ktp.

Esencovortoj (substantivoj)

Esencovorto estas vorto kiu prezentas aferon. Esencovortoj estas senfleksiaj, kiel aliaj vortospecoj en Pandunia. Do oni uzas la saman formon por ununombra, multnombra, difina kaj nedifina senco.

batu - ŝtono, ŝtonoj, la ŝtono, la stonoj meza - tablo, tabloj, la tablo, la tabloj sui - akvo

Plejofte la nombro kaj la difineco estas evidenta, se ĝi estas jam priklarigita antaŭe en la teksto aŭ pro ĝenerala kono. Ekzemple, normale la vorto sol temas pri la suno kaj luna temas pri la luno; nia nura suno kaj luno.

Kunmetante du aŭ pli da vortoj, oni kreas novan vorton. La lasta vorto en tia kunmetita ĉeno estas la kerna vorto. La aliaj vortoj, kiuj antaŭas la kernan vorton, nur modifas ĝian sencon.

sol guang - suna lumo luna guang - luna lumo luna batu - luna ŝtono

Facila maniero por emfazi multecon estas repeti la vorton.

batu batu - ŝtonoj, multe da ŝtonoj tara tara - steloj, multe da steloj

Modifovortoj (adjektivoj/adverboj)

Modifovorto estas vorto, kiu priskribas econ de alia vorto. En Pandunia, Modifovortoj antaŭas la Esencovorton aŭ Agovorton kiun ili modifas.

dai batu - granda ŝtono cung batu - peza ŝtono dai meza - granda tablo gau meza - alta tablo

Kiam Modifovorto sekvas Esencovorton, ĝi rolas kvazaŭ verbo, kiu indikas staton. Tio estas, kiel adjektivaj verboj en Esperanto.

batu dai. - La ŝtono grandas. meza gau. - La tablo altas.

Kompreneble, eblas ke Modifovortoj aperu je ambaŭ flankoj de Esencovorto.

dai meza gau. - La granda tablo altas.

Kvantovortoj (numeraloj)

Kelkfoje la kvanto de la priparolata objekto estas jam konata laŭsituacie. Ekzemple la vorto sol (suno) normale temas pri unu suno, ĉar ekzistas nur unu.

Oni esprimas kvanton aŭ nombron per Kvantovortoj. Nombro staras antaŭ la vorto aŭ vortoĉeno kies kvanton ĝi indikas.

un tara - unu stelo du tara - du steloj san tara - tri steloj xau tara - kelkaj steloj

Se la Kvantovorto estas ordonombro, ĝi aperas post la vorto kiun ĝi modifas.

fen un - la unua parto fen du - la dua parto fen san - la tria parto

Jen la ĉefaj nombroj:

  • 0 nul
  • 1 un
  • 2 du
  • 3 san
  • 4 car
  • 5 lim
  • 6 sis
  • 7 set
  • 8 bat
  • 9 noi

Pli grandajn nombrojn oni kreas simple per kunmeti nombrojn; ekzakte kiel en la matematiko.

  • 10 un nuldes
  • 11 un un
  • 12 un du
  • 13 un san
  • 20 du nul
  • 21 du un
  • 22 du du
  • 100 un nul nulhon
  • 101 un nul unhon un
  • 200 du nul nuldu hon

Por la nombroj pli grandaj ol 999, eblas uzi la oblajn prefiksojn el la Sistemo Internacia de Unuoj. Do ekzemple kilo indikas miloblecon.

  • 1000 kilo
  • 1 000 000 mega
  • 1 000 000 000 giga
  • 1 000 000 000 000 tera
  • 1015 peta
  • 1018 eksa
  • 1021 zeta
  • 1024 yota

Pronomoj

Personaj pronomoj

Pronomoj povas aperi anstataŭ Esencovortoj aŭ ĉenoj da Esencovortoj.

mi - mi
ti - vi (ununumbre)
ta - li, ŝi, ri, ĝi
mimen - ni
timen - vi (multnombre) tamen - ili

se - si (mem)

Rimarko: La refleksiva pronomo se povas uziĝi por ĉiuj personoj. Do ĝi rilatas al ĉiuj tiaj uzadoj en Esperanto, kiel: mi(n) mem, vi(n) mem, ni(n) mem kaj si(n).

mi vide se - Mi vidas min. ta vide se - Ŝi vidas sin.

Montrovorto

Sa estas la ĉefa Montrovorto en Pandunia. Ĝi enhavas la signifon de tio, ĉi tio, tiu kaj ĉi tiu.

La proksimecon oni povas indiki antaŭmetante la vortojn jin (proksima) aŭ far (fora), kiam tio estas bezonata.

sa - (ĉi) tio, (ĉi) tiu sa jin - ĉi tio, ĉi tiu (proksima) sa far - tio, tiu (fora)

Montrovortoj povas roli kiel Modifovortoj.

sa batu. - Tiu ŝtono. sa e batu. - Tio estas ŝtono. sa batu cung. - Tiu ŝtono pezas.

Demandaovorto

Ke estas la ĝenerala demandovorto en Pandunia. Ĝi funckias kiel la demanda senco de la vortoj kiu kaj kio.

ke? - Kiu?/Kio? ke ting? - Kio? (Kiu afero?) ke ren? - Kiu? (Kiu persono?) ke zam? - Kiam? (Kiu tempo?) ke yang? - Kiel? (Kiu maniero?)

Korelativo

Jo estas la korelativo, kaj funkcias kiel la korelativa senco de la vortoj kiu kaj kio.

mi leva batu, jo cung. - Mi levas ŝtonon, kiu estas peza. ta man, jo mi vide. - Li estas la viro, kiun mi vidis. mimen suka ren, jo suka mimen. - Ni ŝatas homojn, kiuj ŝatas nin.


Stata predikato

Frazoj normale konsistas el subjekto kaj predikato. En la plej simplaj frazoj la subjekto estas substantivo aŭ pronomo, kaj la predikato estas adjektivo, kiu indikas la staton.

mi bon. - Mi bonas. sara bon. - Sara bonas.
batu cung. - La ŝtono pezas.

Eblas ankaŭ, ke la subjekto estas pronomo, kaj la predikato estas substantivo.

ta sara. - Ŝi estas Sara. (Laŭvorte: ŝi Sara) ta batu. - Ĝi estas ŝtono. (Laŭvorte: ĝi ŝtono)

Kiam vortoj de la sama speco aperas kune en tia strukturo, endas disigi ilin per la vorteto ye (jes). Tamen eblas uzi ye tiurole ankaŭ en normalaj situacioj.

ta e mi. - Ĝi estas mi. sa e batu. - Tio estas ŝtono. batu e ting. - Ŝtono estas aĵo. jovan e sundar. - Juna estas bela.

Kiam temas pri nei ion (ekzemple kiam io ne okazas aŭ io ne estas ia), oni uzu no (ne) anstataŭ ye.

mi no e ti. - Mi ne estas vi. batu no e hewan. Ŝtono ne estas animalo. jovan no e sundar. - Juna ne estas bela.

Aga predikato

En predikatoj, kiuj indikas agon, la ĉefa vorto estas Agovorto (verbo). En Pandunia, Agovortoj facile distingeblas, ĉar ili plejofte finiĝas per -a-u.

Aktivaj frazoj ofte havas la vortordon subjekto-verbo-objekto (SVO), kiu estas la normala vortordo en la angla kaj multaj aliaj lingvoj, kiel ekzemple la franca, la hispana, la ĉina kaj la araba.

mi yem pingo. - Mi manĝas pomojn. mi audi musik. - Mi aŭdas muzikon.
mi vide ti. - Mi vidas vin.

Ankaŭ la vortordo subjekto-objekto-verbo (SOV) eblas. Tiu estas normala vortordo en kelkaj aliaj lingvoj, kiel ekzemple la japana, la korea, la turka, la persa kaj la lingvoj de Barato.

mi musik audi. - Mi aŭdas muzikon (Laŭvorte: Mi muziko[n] aŭdas.)
mi ti vide. - Mi vidas vin. (Laŭvorte: Mi vi[n] vidas.)

La pasivan voĉon oni formas eligante la agantan subjekton el la SOV-a vortordo, tiel ke nur restu objekto kaj verbo.

ti vide. - Vi vidiĝas. musik audi. - Muziko aŭdiĝas. Sed ofte oni uzas la helpantan verbon bei por la pasiva senco.

ti bei vide. - Vi estas vidata. musik bei audi. - Muziko estas aŭdata.

Verboĉenoj

En verboĉeno du verboj havas la saman subjekton kaj la dua verbfrazo estas la objekto de la unua verbo.

  1. mi go jia. - Mi iras hejmen.
  2. mi ken go jia. - Mi povas iri hejmen.
  3. mi vole ken go jia. - Mi volas povi iri hejmen.
  4. mi mus go jia. - Mi devas iri hejmen.

Ĉarnirfrazoj

La ĉarnira konstruo estas tre grava konstruo en pandunia. Ĝi estas ankaŭ la bazo por aliaj konstruoj.

Ĉarnira konstruo konsistas el subjekto, verbo kaj objekto, kiu ankaŭ estas subjekto por la sekvanta verbo.

ta cing mi go jia. - Ĝi petas min iri hejmen.
ta les mi go jia. - Ĝi lasas min iri hejmen.
ta mus mi go jia. - Li devigas min iri hejmen.

La unua variaĵo de la ĉarnira konstruo estas kreata per forigo de la unua subjekto, ĉar ĝi estas memkomprenebla en la kunteksto.

mi kia ti go jia. - Mi demandas (ĉu) vi iris hejmen. kia ti go jia? - Ĉu vi iris hejmen?

Ĉi tiu estas tipa formo de klaso da frazoj, kiuj montras rilaton aŭ vidpunkton de la parolanto al kion li parolas.

Demando: kia ta go jia? - Mi demandas ke... Kredo: xin ta go jia. - Mi kredas ke... Dubo: xak ta go jia. - Mi dubas ke...

La dua variaĵo forigas ankaŭ la duan subjekton, kiu montras memkompreneble la aŭskultanton.

mi cing ti go jia. - Mi petas vin iri hejmen.
cing go jia. - Bonvolu iri hejmen.

Determinaj partikuloj

Pandunia havas du determinaj partikuloj, ge kaj de. Ili malsamas nur per vortordo, sed iliaj signifoj estas samaj.

La determinaj partikuloj esprimas posedon inter alia. La partikulo ge estas uzata en sekvanta ordo: unue la determinanto, meze la partikulo ge kaj laste la determinato.

La partikulo de estas uzata en kontraŭa ordo: unue la determinato, meze la partikulo de kaj laste la determinanto.

With ge With de
mi ge jia - mia hejmo jia de mi - hejmo de mi
ti ge jia - via hejmo jia de ti - hejmo de vi
ta ge jia - lia/ŝia hejmo jia de ta - hejmo de li/ŝi/ĝi
mimen ge jia - nia home jia de mimen - hejmo de ni
timen ge jia - via home jia de timen - hejmo de vi
tamen ge jia - ilia home jia de tamen - hejmo de ili

jovan mama ge jia - domo de juna patrino batu ge cung - pezo de ŝtono

jia de jovan mama - domo de juna patrino cung de batu - pezo de ŝtono

Modalaj partikuloj

Modalaj partikuloj estas la alia maniero por montri rilaton aŭ vidpunkton de la parolanto al kion li parolas. Verŝajne ĉiu lingvo havas almenaŭ kelkajn modalajn partikulojn. Orientaziaj lingvoj, kiel la ĉina kaj la japana, ofte havas frazfinajn modalajn partikulojn.

En pandunia, modala partikulo modifas la sekvantan vorton. Se la partikulo estas la lasta vorto de la frazo, ĝi modifas la tutan frazon.

Partikulo plus (ankaŭ) estas bona ekzemplo ĉar ĝi funkcias same kiel en esperanto.

ta yem bir plus. - Li trinkas bieron, ankaŭ.
ta yem plus bir. - Li trinkas ankaŭ bieron.
ta plus yem bir. - Li ankaŭ trinkas bieron.
plus ta yem bir. - Ankaŭ li trinkas bieron.

Eble pli fremda ekzemplo estas demanda partikulo ka. Ĝi funkcias tute same kiel plus, nur la signifo estas malsama. Do ka demandas aŭ la sekvantan vorton aŭ laste la tutan frazon.

ti yem bir ka? - Ĉu vi trinkas bieron?
ti yem ka bir? - Ĉu bieron vi trinkas?
ti ka yem bir? - Ĉu trinkas vi bieron?
ka ti yem bir? - Ĉu vi, trinkas bieron?

Notu! Ankaŭ adjektivoj povas modifi aŭ unu vorton aŭ la tutan frazon.

mi bon kitaba buk. - Mi bone skribas librojn. mi kitaba bon buk. - Mi skribas bonajn librojn. mi kitaba buk bon. - Mi skribas librojn bone.

Sed modalaj partikuloj povas modifi ĉiu tipo de vorto. Adjektivoj ne povas modifi pronomojn kaj nombrovortojn.