La ortografio de pandunio estas unu fonemo por unu litero, kaj inverse unu litero por unu fonemo.

Pandunio uzas la bazan latinan alfabeton sen aldonitaj literoj.

Jen la pandunia alfabeto (sekvata per esperanta prononco).

Pandunie:   a b c  d e f g h i j  k l m n o p r s t u v w x y z
Esperante:  a b ĉ  d e f g h i ĝ  k l m n o p r s t u v ŭ ŝ j z
IPA:       /a b tʃ d e f g h i dʒ k l m n o p r s t u v w ʃ j z/

Oni rajtas skribi pandunion per nur minusklaj literoj. Sed, se oni volas, oni povas uzi majusklajn literojn por komencigi frazojn kaj proprajn nomojn.

Diftongoj

Diftongo (ĝemelvokalo) estas kunmeto de du vokaloj, kie prononco glitas el la unua vokalo al la dua en sama silabo. La plej oftaj diftongoj estas ai, ei, au (aj, ej, aŭ).

Akcento

La akcento estas je la vokalo antaŭ la lasta konsonanto.

dúnia si mimén ge sundár planét.
mí vól lóga komún báx yáni pandúnia.