Pronomoj

Personaj pronomoj

Pronomoj povas aperi anstataŭ Esencovortoj aŭ ĉenoj ya Esencovortoj.

me – mi
te – vi (ununombre)
le – li, ŝi, ri, ĝi
mome – ni
tote – vi _(multnombre)
lole – ili

Refleksiva pronomo

ze – si (mem)

Rimarko: La refleksiva pronomo ze povas uziĝi por ĉiuj personoj. Do ĝi rilatas al ĉiuj tiaj uzadoj en Esperanto, kiel: mi(n) mem, vi(n) mem, ni(n) mem kaj si(n).

me vida ze – Mi vidas min.
le vida ze – Ŝi vidas sin.

Montrovortoj

La montrovorto estas:

ce – tio

me wana ce. – Mi volas tion.
le wana ce sa me. – Ĝi volas tion ĉe mi.

Montrovortoj povas roli kiel modifovortoj.

ci petre. – Tiu ŝtono.
ce si petre. – Tio estas ŝtono.
ci petre bari. – Tiu ŝtono pezas.

Demandovortoj

ke estas la ĝenerala demandovorto en pandunio. Ĝi funckias kiel la demanda senco de la vortoj kiu kaj kio.

ke? – Kiu?/Kio?
ki xey? – Kio? (Kiu afero?)
ki ren? – Kiu? (Kiu persono?)
ki sate? – Kiam? (Kiu tempo?)
ki yang? – Kiel? (Kiu maniero?)
ki sabe? – Kial? (Kiu kaŭzo?)

Ankaŭ adjektivoj estas demandataj per ki.

ki day? – Kiom granda?
ki lil? – Kiom eta?
ki day du maw te tena? – Kiom granda kato vi havas?