Numeraloj

Kelkfoje la kvanto de la priparolata objekto estas jam konata laŭsituacie. Ekzemple la vorto sol (suno) normale temas pri unu suno, ĉar ekzistas nur unu.

Oni esprimas kvanton aŭ nombron per kvantovortoj. Nombro staras antaŭ la vorto aŭ vortoĉeno kies kvanton ĝi indikas.

un xing – unu stelo
dul xing – du steloj
tin xing – tri steloj
xaw xing – kelkaj steloj
pol xing – multe da steloj

un day kurse – unu granda seĝo
dul day kurse – du grandaj seĝoj
tin bon kurse – tri bonaj seĝoj

Se la kvantovorto estas ordonombro, ĝi aperas post la vorto kiun ĝi modifas.

fen un – la unua parto
fen dul – la dua parto
fen tin – la tria parto

Jen la ĉefaj nombroj:

  • 0 nol
  • 1 un
  • 2 dul
  • 3 tin
  • 4 car
  • 5 lim
  • 6 sis
  • 7 sem
  • 8 bal
  • 9 naw

Pli grandajn nombrojn oni kreas simple per kunmeti nombrojn; ekzakte kiel en la matematiko.

  • 10 un noldes
  • 11 un un
  • 12 un dul
  • 13 un tin
  • 20 dul nol
  • 21 dul un
  • 22 dul dul
  • 100 un nol nolhon
  • 101 un nol unhon un
  • 200 dul nol noldul hon

Por la nombroj pli grandaj ol 999, eblas uzi la oblajn prefiksojn el la Sistemo Internacia de Unuoj. Do ekzemple kilo indikas miloblecon.

  • 1000 kilo
  • 1 000 000 mega
  • 1 000 000 000 giga
  • 1 000 000 000 000 tera
  • 1015 peta
  • 1018 eksa
  • 1021 zeta
  • 1024 yota