Bazaj reguloj
- Ĉiu vorto elparoliĝas kiel ĝi skribiĝas. Neniu litero estas
silenta. Nur minusklaj literoj estas necesaj.
- La akcento estas sur la silabo, kiu estas antaŭ la lasta konsonanto.
- Substantivoj ne ŝanĝiĝas laŭ nombro aŭ genro. Nature, ili estas
nek virgenraj, nek ingenraj, nek ununombraj, nek multnombraj.
- Adjektivoj kaj adverboj havas saman formon. Ili antaŭas la vorton,
kiuj ili modifas.
- ekz. 1. bon pang = Bona pano.
- ekz. 2. te bon loga. = Vi bone parolas.
- Oni povas krei novajn vortojn kunmetante aliajn vortojn. La ĉefa
vorto ĉiam staras je la fino. Liga vokalo -o- estas metita en centron.
- ekz. poste (poŝto) + sanduke (kesto) → postosanduke (leterkesto)
- Verboj kiuj finiĝas je -a uzas la vortordon subjekto-verbo-objekto.
- ekz. me niama pang. = Mi manĝas panon.
- Verboj kiuj finiĝas je -u uzas vortordon objekto-verbo-subjekto.
- ekz. pang nyamu. = Pano estas manĝata.
- Verboj ne ŝanĝiĝas laŭ persono aŭ nombro.
- La objekto de transitiva verbo povas roli kiel la subjekto de sekvanta verbo en la frazo. Tia strukturo nomiĝas la ĉarnira strukturo
- ekz. me pliza te dona pese. = Mi petas vin (por) doni monon.
- Eblas forigi pronomon kiam ĝia senco estas evidenta.
- me eska te baxa pandunia? → eska te baxa pandunia? =
Ĉu vi parolas pandunion?
- me pliza te loga ming. → pliza loga ming. = Bonvolu
paroli klare.
- Derivitaj vortoj portas finaĵon. Mofidovortoj finiĝas je -i,
substantivoj je -e, kaj verboj je -a aŭ -u.